This is an archive copy of wikilivres.ca as of 18 February 2017 (from the WikiTeam dump). The original site is closed.

Malhimno idista

Материал из Wikilivres
Перейти к навигации Перейти к поиску

Malhimno idista
автор Vasili Devjatnin
Link to further information


En la mond' naskigxis nova ido,
Tra la mond' malsagxa iras voko:
Renkontata cxie per la rido,
Nun de loko flugas gxi al loko.

Gxi al glavo, sangon soifanta,
Nun la homan familion tiras:
Al la mond' eterne militanta
Malpacigxon novan gxi inspiras!

Sub sensenca sign' de blua stelo
Kolektigxas kelkaj poliglotoj, --
Kaj neniu scias pri la celo,
Kiun havas tiuj idiotoj!

Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj, --
Sed ankoraux plifortigxus baroj,
Se per Ido estus ni kaptitaj.

Sur sensenca ida fundamento,
Komprenante preskaux jam nenion,
La popoloj pro la malkonsento
Pereigus homan familion! . . .

Sed ni kredu: tiu cxi brutaro
Tre rapide tute malfortigxos, --
Kaj la bela songxo de l' homaro
Por eterna ben' efektivigxos!

Произведения этого автора находятся в общественном достоянии в тех странах, где срок охраны авторских прав равен сроку жизни автора плюс 87 лет или менее. Переводы произведений могут не находиться в общественном достоянии. cs | de | en | eo | es | fr | he | pl | ru | zh
  ▲ наверх