This is an archive copy of wikilivres.ca as of 18 February 2017 (from the WikiTeam dump). The original site is closed.
1905 (Moskvo)
Free texts and images.
Jump to navigation
Jump to search
1905
(Moskvo)
Mi memoras: fenestroj flamantaj
Sub la suno subira sangadis,
Kaj la stratoj, ebriaj pro kantoj,
Al la ruĝa liber' serenadis.
5 Iu forta la brakojn muskolajn
Disetendis por fojo unua
Kaj elĵetis malnovajn idolojn
El la templo per bato forskua —
Flirtis gaje skarlataj rubandoj,
10Oron semis la suno vespera,
Kaj respondis al ĉies demandoj
Juna voĉo: libero, libero! ...
Sed ekkrakis la pafoj — de kie? —
Ekbruegis eksplodoj tertremaj,
15Kaj kun fajfoj de l' kugloj, orgie,
Ĉien flugis malbenoj kaj ĝemoj.
Freneziĝe, la homoj sin ĵetis
Post la niĉojn, al strataj anguloj,
Puŝis en la tumulto, faletis,
20Kun teruro en larĝaj okuloj.
Sub la boro de l' plumbaj hajleroj
Multaj falis kun raŭka stertoro —
Nekonataj, sennomaj oferoj
Al la blinda, despota teroro.
25Per fluetoj la sango martira
Kolorigis la ŝtonojn pavimajn
Dum viciĝis en kurba spaliro
Bajonetoj, serĉantaj viktimojn.
Kaj okazis la murdo plej bruta:
30La vunditojn trapikis la ŝtalo,
Kaj post unu freneza minuto
Venis kruda, ĉesiga finalo ...
Kaj ankoraŭ post unu momento
Ĉion regis kadavra silento,
35Nur ŝiritan kantadon kun pento
Ĉiam portis de ie la vento ...
|
|